Babaganuŝo
Baba ganuŝo, baba ganush, baba ghannouj aŭ baba ghannoug (arabe بابا غنوج bābā ġanūj, hebree באבא גנוש) estas libana manĝaĵo el melongenoj kaĉigita kaj miksita kun virga olivoleo kaj spicherboj. Ofte, ĝi estas manĝata kiel tremposaŭco kun ĥubzo (platpano) aŭ pita bulko, kaj kelkfoje kiel almanĝaĵo ĉe aliaj pladoj. Kutime la koloro estas grunde helbruna. Ĝi estas populara en Levantenio kaj Egiptio.