Badfinger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Badfinger
Persona informo
Okupo
Verkoj Come and Get It
Without You
TTT
Retejo http://www.badfingersite.com
vdr

Badfinger estis kimra rok-bando formita en Swansea, kiu estis aktiva el la 1960-aj ĝis la 1980-aj jaroj. Ties plej bone konata membraro konsistis el Pete Ham (voĉo, gitaro), Mike Gibbins (drumoj), Tom Evans (baso), kaj Joey Molland (gitaro). Ili estas rekonataj pro siaj influoj sur la "power pop" ĝenro de la 1970-aj aroj. Oni ĉirkaŭkalkulis, ke la bando vendis 14 milionojn da registraĵoj.[1][2]

La bando renomis sin Badfinger, laŭ la labortitolo de la kanto de the Beatles de 1967 nome "With a Little Help from My Friends" ("Bad Finger Boogie"). El 1968 ĝis 1973, Badfinger registris kvin albumojn por Apple kaj turneis etende, antaŭ ili enkotiĝis en la kaoso de la dissolvo de Apple.

Badfinger havis kvar sinsekvajn tutmondajn sukcesojn el 1970 ĝis 1972: "Come and Get It" (verkita kaj produktorita de Paul McCartney, 1970), "No Matter What" (produktorita de Mal Evans, 1970), "Day After Day" (produktorita de George Harrison, 1971), kaj "Baby Blue" (produktorita de Todd Rundgren, 1972). Ilia kanto "Without You" (1970) estis registrita multajn fojojn, kaj iĝis usona kaj brita numer-unua sukceso por Harry Nilsson kaj, du dek kvar jarojn poste, brita numer-unua por Mariah Carey.

Post la disiĝo de Apple Records en 1973, Badfinger luktis kontraŭ aro da juraj, administraj, kaj financaj problemoj, kio rezultis en la memortigo de Ham en 1975. La survivantaj membroj baraktis por rekonstrui siajn personajn kaj profesiajn vivojn kontraŭ fono de procesoj, kiuj blokis la pagojn por la rajtoj al la kantoverkistoj dum jaroj. Iliaj sekvaj albumoj havis problemojn, ĉar Molland kaj Evans alternis inter kunlaborado kaj konflikto en siaj klopodoj revivigi kaj kapitaligi la heredon de Badfinger. Ankaŭ Evans memmortigis en 1983, kaj Gibbins mortis pro cerba aneŭrismo en 2005, kio lasis Molland kiel la nura survivanta membro de la grupo.

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • 1970 Magic Christian Music
    • No Dice
  • 1971 Straight Up
  • 1973 Ass
  • 1974 Badfinger
    • Wish You Were Here
  • 1979 Airwaves
  • 1981 Say No More
  • 2000 Head First

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vaziri, Aidin (12a de Aprilo 2018). "Badfinger's Joey Molland on overcoming tragedy, hanging with the Beatles". San Francisco Chronicle. Alirita la 14an de Oktobro 2020.
  2. Varga, George (21a de Marto 2015). "Joey Molland on Badfinger & The Beatles". San Diego Union Tribune. Alirita la 14an de Oktobro 2020.