Balalajko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Balalajko - Aldo

Balalajko (ruse балалайка) estas trikorda rusa muzikilo kun triangula korpo, kiu estas plej rekonata en la mondo kiel fama instrumento de la nacia kulturo de Rusio. Ekzistas ĝiaj kvin specoj, kiuj diferenciĝas laŭ ties grandeco, ludmaniero kaj respektive produktataj sonoj:

  • Prima (primara);
  • Sekunda (sekundara);
  • Aldo;
  • Baso;
  • Kontrabaso.

Etimologio de la vorto "balalajko" ne estas precize eksplikita. Plimulto de sciencistoj asertas, ke ĝi estas derivaĵo el kelkaj rusaj vortoj (balakatj, boltatj t.e. babili), ĉar komence oni uzis la instrumenton ĉefe kiel akompanilo de la folkloraj kantoj dum libertempo. La plej frua mencio de la esprimo "balalajko" troviĝas en la rusa dokumento de 1688 jaro. [1]

Grava parto de balalajko-tekniko estas la uzo de la maldekstra dikfingro por reguli balancadon de la pli malalta ŝnuro. Same gravas la montrofingro de la dekstra mano, kiu kutime estas ĉefa ludilo de melodio. Iam muzikistoj uzas plektron por aperigi necesan sonon.

La rusa popolmuziko havis siajn radikojn en la vilaĝo. Ĝi estis aktive apogita dum t.n. la sovetia proleta kulturo. Tiam aperis studado pri la balalajko en kelkaj konservatorioj. La muzikilo venis orkestrojn kaj ensemblojn de la rusaj popolaj instrumentoj. Tiam komencis ludi ĝin multaj solistoj, kiuj furoris ene kaj eksterlande.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]