Balenŝarko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
25fut-longa Balenŝarko filtrante planktonon, en Maldivoj
Rhincodon typus distmap.png
Rhincodon typus distmap

La Balenŝarko (Rhincodon typus) estas malrapida filtromanĝanta ŝarko kaj la plej granda konata vivanta fiŝo-specio. La plej granda konfirmita individuo havis longon de 12.65 m kaj pezon de pli ol 21.5 tunoj, kaj estis nekonfirmitaj informoj de konsiderinda grando. Ne estas maloftaj informoj pri individuoj ĉirkaŭ 14 m longaj kaj kun pezo de almenaŭ 30 tunoj. La Balenŝarko okazigis multajn registrojn pro malofta grando en la animala regno, ĉefe ĉar estas la plej granda vivanta nemamula vertebrulo, rivale al multaj el la plej grandaj dinosaŭroj laŭ pezo. Ĝi estas la nura membro de la genro Rhincodon kaj de la familio, Rinkodontedoj (nome Rhiniodon kaj Rinodontedoj antaŭ 1984), kiu apartenas al la subklaso Elasmobranchii en la klaso de kartilagaj fiŝoj. La specio originiĝis antaŭ ĉirkaŭ 60 milionoj da jaroj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]