Bamingui-Bangoran

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de prefektujo Bamingui-Bangoran en Centr-Afrika Respubliko

Bamingui-Bangoran estas unu el la 14 prefektujoj de Centr-Afrika Respubliko. Ĝi kovras areon de 58.200 km² kaj havas popolnombron de 38.437 (laŭ censo de 2003). Ĝia loĝantara denso po nur 0,66 homoj/km² estas la malplej en la lando, kaj estas historia rezulto de sklavkomerco dum la lasta duono de la 19-a jarcento. La ĉefurbo estas Ndélé.

En prefektujo Bamingui-Bangoran troviĝas ankaŭ Nacia Parko Bamingui-Bangoran kaj monda heredaĵo Nacia Parko Manovo-Gounda Sankta-Floris.

Estas vilaĝo Doum en la prefektejo.