Banja

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Banja (Баня)
Administrado
Lando Bulgario
Provinco Plovdiv
Urbestro Parten Giĉev (Партен Гичев; 2010)
Poŝtkodo 4360
Aŭtokodo РВ
Telefona antaŭkodo 03132
Demografio
Loĝantaro 3.968 (2004-09-15)
Geografio
Alto 295 m
Banja (Bulgario)
DMS
Red pog.svg
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Banja (bulgare Баня) estas urbo en la komunumo (obŝtina) Karlovo en la bulgara provinco Plovdiv. Ĝi situas 47 km norde de Plovdiv kaj 12 km sud-oriente de Karlovo. Rivero Strjama preterfluas okcidente de la urbo.

En Banja ekzistas naŭ termofontoj, kiuj interalie nutras publikan naĝejon. La fontoj kutime estas nomataj Karlovaj Mineralaj Banejoj (Карловски минерални бани). La bulgara vorto "Banja" signifas "banejo". En 1927 tie gastis caro Boriso la 3-a, kiu pro la mildigo de sia reŭmatismo tie konstruis propran domon. Por li oni konstruis la "Caran Banejon" (Царската баня).

La kuraca efiko de la minerala akvo estas ekonomie grava por la urbo. Aliaj komercaj aktivadoj estas pri la kultivado de vino kaj rozoj (por produkti oleon).

Banja estas regula trejnejo de la junula nacia futbal-teamo kaj de regionaj futbalaj kluboj.

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj