Barguzin (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barguzin (rivero)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 480 km
Fluo
Geografio
Landoj Rusio
Regionoj Burjatio
vdr
Barguzin ĉe la lago Bajkalo.

Barguzin (ruse Баргузин; en burjata Баргажан Bargažan) estas rivero en Burjatio, Rusio, 480 km longa, kiu fluas sur la Barguzina Golfo de la lago Bajkalo, nome la plej granda kaj profunda golfeto de Bajkalo, ĉe la urbeto Ust-Barguzin. Barguzin estas la tria (laŭ la akvoflua kvanto) enfluaĵo de Bajkalo, post Selenga kaj Supra Angara. Ties basena areo estas 21,100 km². Ĝi estas navigebla dum 204 km supren el sia estuaro. Ĝiaj ĉefaj alfluantoj estas la riveroj Gagra, Argada, Ina kaj Uljun. En 1648 Ivan Galkin fondis fortikaĵon ostrog ĉe Barguzin.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 53° 25′ 30″ Nordo 108° 59′ 49″ Oriento / 53.425 °N, 108.997 °O / 53.425; 108.997 (mapo)