Barthold Georg Niebuhr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barthold Georg Niebuhr
Tomba monumento por geedzoj Niebuhr, Malnova Tombejo de Bonn

Barthold Georg Niebuhr (* 27-a de aŭgusto 1776 en Kopenhago; † 2-a de januaro 1831 en Bonn) estis grava germana historiisto, pri la antikvo.

Niebuhr estis talenta filo de la fama vojaĝinto al oriento, Carsten Niebuhr, kaj studis en Kiel. Sen diplomo li komencis labori en dana ŝtata servo. La oferton fariĝi profesoro en Kiel - malgraŭ juneco kaj manko de diplomo - li rifuzis. En 1806 li eniris la prusan ŝtatservon, ekde 1810 li prelegis pri historio en la nove fondita Humboldt-universitato en Berlino. En 1816-1823 li reprezentis Prusion ĉe la Sankta Seĝo en Romo kaj ekde 1825 li estis profesoro en Bonn.

Niebuhr estis tre lingvotalenta. Memstude li lernis plurajn orientlandajn lingvojn, kaj li kunfondis la filologian-kritikan historiosciencon. Malgraŭ eraroj en detaloj (pristudante Livion) li grave evoluigis la modernan sciencon pri la klasika antikvo.

Verko

  • Romia historio ĝis 241 a. K., 1811–1832

Literaturo

  • Karl Christ: Barthold Georg Niebuhr, en: Von Gibbon zu Rostovtzeff: Leben und Werk führender Althistoriker der Neuzeit, Darmstadt 1972, ISBN 3-534-06070-9, p. 26–49.
  • Gerrit Walther: Niebuhrs Forschung. (= Frankfurter historische Abhandlungen; vol. 35). Steiner, Stuttgart 1993, ISBN 3-515-06369-2