Bartomeu Font Cantallops
Bartomeu FONT CANTALLOPS [bartoméŭ font kantaljóps] (naskiĝis la 20-an de oktobro 1871 en Llucmajor, Majorko) estis kataluna esperantisto kaj katolika pastro. Li starigis la vilaĝon San Serriol, kie strato nomiĝas Esperanto kaj placo, Zamenhof, kaj fondis la grupon Esperanto-Klubo Palma (1907).
Fonto
- Margais, Xavier. El moviment esperantista a Mallorca (1898-1938). Edicions Documenta Balear, 2002. ISBN 84-95694-29-8. [p. 256-258]