Bastille

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Por la nuntempa pariza kvartalo, bonvolu konsulti Placo Bastille


Mapo de la prizono (1792)

Bastille [bastij] (esperante Bastilo), aŭ pli formale Bastille Saint-Antoine, estis fortreso kaj malliberejo de Parizo, hodiaŭ precipe famkonata pro sia invado far la pariza popolo je la 14-a de julio 1789, kio iniciatis la francan revolucion. En la franca, Bastille origine signifis "kastelon". Hodiaŭ, nenio restas el la prizono, kies detruado ekis ekde la 16-a de julio 1789. Anstataŭ etendiĝas la vasta placo Bastille.

Historio

Konstruita ekde 1370 ĝis 1383 kiel parto de la defendo de Parizo, la fortreso aliformiĝis en malliberejon dum la 17-a jarcento per ordo de la kardinalo Richelieu. Ĝi tiam precipe gastigis politikajn, sed ankaŭ religiajn kaptitojn (ekz. Hugenotoj), disidentaj verkistoj aŭ junaj libervivuloj enŝlosigitaj pro familia peto. Ĝi akiris malbonan reputacion kiam ĝi fariĝis la prizono, kien la burbonaj reĝoj de Francio sendis nekondamnitaj kaptitoj en la nomo de sia arbitra reĝa potenco. (vidu Lettre de cachet)

Kompare kun aliaj malliberejoj de tiu periodo en Francio, inkluzive de la timinda Bicêtre, ekzistis fakte multaj pli malbonaj lokoj por la kaptitoj. Sed en la franclingva literaturo, Bastille restas ĝis hodiaŭ kiel simbolo de hororo, premo kaj aŭtokrata krueleco.

Famaj kaptitoj

Bastille gastigis interalie :

Invado de la 14-a de julio

Vidu : Franca revolucio de 1789

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoLeginda