Bastonpano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bastonpanoj

La bastonpano (france baguette) estas hela tritika pano en karakteriza longa kaj svelta formo. Kelkfoje ĝi nomiĝas ankaŭ stangopano. Ĝi konsideratas aparte tipa por Francio kaj la franca kuirarto.

Por la franc(in)o ĝi aspektas kiel bastono, baguette signifas bastoneton. La normiga pezo de baguette en Francio estas 200 gr. La pano rapide malmoliĝas kaj tial ĝi estas manĝata kiel eble plej freŝa kaj tial oni bakas ĝin dum la tuta tago. La franca bakisto ankaŭ vendas pistoleton (mallonga bastonpano) kaj fluton (duoble larĝa kaj -peza varianto). En kelkaj regionoj 'fluto' nomiĝas normala 'pano'. Por eksterlandanoj ili ĉiuj estas bastonpanoj.

En Francio bastonpano estas nemalhavebla garnaĵo ĉe ĉiu manĝo. Ofte oni uzas ĝin por dabi la likvon de la telero; aŭ por neŭtraligi la guston antaŭ ol transiri al alia mangaĵo. Bastonpanon oni servas plejofte jam antaŭ la manĝo, akompanita de butero aŭ sen ĝi.


Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www.foodtimeline.org/foodbreads.html greke http://joan-of-arc.info/index.php?title=News-072905a-en greke http://www.cannelle.com/CULTURE/histoireboul/histoire3.shtml greke http://www.napoleonguide.com/uniforms.htm