Batalo de Ourique

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Batalo de Ourique ([uRIK] en araba: معركة أوريكه) estis batalo kiu okazis en la 25a de Julio 1139, en kiu la fortoj de la portugala grafo Afonso Henriques (de la Dinastio de Burgonjo) venkegis super tiuj de la almoravida guberniestro de Kordovo, Muhammad Az-Zubajr Ibn Umar, identigita kiel "Reĝo Ismar" en kristanaj kronikoj.

Kvankam la tradicio atribuas tiun batalon al Ourique, en tre suda Distrikto Beja, verŝajne la batalo okazis pli proksime al Santarém.[1] Ankaŭ ne klaras la detaloj de la batalo; ŝajne estis koalicio de diversaj islamaj reĝoj, sed ili suferis internaj malkonsentoj, dum la moralo de kristanoj estis plibonigita pro la plialtigo de Afonso Henriques kiel grafo al kategorio de unua reĝo de Portugalio.

Tio estis tradicie konsiderata la okazo kiam la Graflando Portugalio, tiama feŭdo de la Reĝlando Leono, transformiĝis en la sendependa Reĝlando Portugalio. Afonso estis agnoskita kiel reĝo nur en 1143 fare de la reĝo Alfonso la 7-a de Leono, kaj en 1179 de la papo Aleksandro la 3-a. Post tiu batalo Afonso Henriques kaj liaj posteuloj, helpita de militistaj monaĥordenoj, pelis suden la maŭrojn.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Livermore 1947, p. 65.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]