Batman Returns

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Batman Returns (Vespertviro revenas) estas usona prisuperheroa filmo de 1992 produktorita kaj reĝisorita de Tim Burton, bazita sur la rolulo de DC Comics nome Batman. Ĝi estas la dua ero de la serio komencita per Batman ĉe Warner Bros., kun Michael Keaton reludanta Bruce Wayne/Batman. La filmo aperigas la rolulon de Max Schreck (Christopher Walken), negocisto kiu kuniĝas kun Pingvenulo (Danny DeVito) por kapti Gotham City, same kiel la rolulon de Catwoman (Michelle Pfeiffer).