Bazdemokratio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Landkomunumo, pentraĵo de Albert Welti, farita en 1910

Bazdemokratio estas kontraste al reprezenta demokratio rekt-demokratia sistemo, en kiu la bazo de socio (la civitanoj) aŭ de societo, asocio ktp. (la membroj), anstataŭ elekti reprezentantojn, diskutas kaj decidas rekte mem. Ĝi estas kvazaŭ la plej konsekventa formo de rekta demokratio. En Svislando ekzistas bazdemokrata sistemo en multaj komunumoj, kie la decidoj estas prenataj okaze de la komunuma asembleo, kaj en du kantonoj nome Apencelo Ekstera kaj Glaruso ankaŭ je kantona nivelo pere de la landkomunumo (germane Landsgemeinde).

Historia ekzemplo por bazdemokratio estas ekzemple la laboristaj konsilioj en la komenca tempo de Soveta Unio aŭ inter la anarkistoj kaj liberaculoj en Hispanio kaj precipe en Katalunio antaŭ la civitana milito en la unua duono de la 20-a jarcento.


Esperanto-movado kaj bazdemokratio

En Esperantujo, asocio pledanta por bazdemokratio estas MAS, laŭ sia statuto kaj memdifino.