Beaux Arts Village (Vaŝingtonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de Beaux Arts Village en Kantono King, kaj de la kantono en Vaŝingtonio

Beaux Arts Village (Belarta Vilaĝo, [bozarc']) estas malgranda urbeto en Kantono King, Vaŝingtonio, Usono. Ĝin ĉirkaŭas la multe pli granda urbo Belvjuo. Ĉiu posedanto de hejmo en Beaux Arts estas membro de organizaĵo "Western Academy of Beaux Arts", artista organizaĵo al kiu apartenis la fondintoj, kiuj establis la vilaĝon kiel artistan kolonion en 1908. La vilaĝo estas la plej malgranda municipa organizaĵo en Kantono King, havinte nur 307 loĝantojn en 2000 kaj 299 en 2010. La loĝantoj estas plejparte riĉaj sed liberalaj: la meza enspeznivelo rangas 5a el 522 lokoj en la ŝtato, sed 63% el ĝiaj balotoj estis por John Kerry en 2004.

"Western Academy of Beaux Arts" proprietas la lagbordon en la vilaĝo, rezervante ĝin por la membroj kaj iliaj gastoj.

La oficiala retejo de la vilaĝo estas Town of Beaux Arts Village.