Bebokesto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekstera flanko de ĉeĥa bebokesto
Germana bebokesto en Lübeck.
Historia fenestreto por trovitoj en malsanulejo de sankta Spirito en Romo

Bebokesto estas novepoka markigo por loko, kien la patrinoj povas anonime demeti sian kutime novnaskitan infanon. Temas pri speciale ekipita ujo plimulte proksime de sanitara objekto. Senpere post la demeto zorgos pri la infano la sanitara personaro kaj se la gepatroj jam ne plu anoncos pri ĝi, ĝi estadas proponita al adopto.

Tiu ĉi maniero de la demetado de infano estas ja sur leĝo aŭ prefere malantaŭ limo de leĝo, tamen en kelkaj landoj ĝi estas tolerata kiel pli akceptebla varianto kontraŭ kazoj, kiam senesperaj patrinoj demetas siajn infanojn sur malplimulte konvenaj lokoj aŭ eĉ ili mortigas ilin, do la savon de infano oni konsideras kiel pli alta rajto ol ekzemple la rajto esti edukata de la propraj gepatroj kaj koni ilin. Por tiu ĉi jura kaj etika disputebleco la bebokestoj estas objekto de diskutoj kaj ili ne estas tute ĝenerale akceptataj kiel laŭleĝa solvo.

La demetado de infano, kiun la patrino ne kapablis vivtenigi, ekzemple apud portalo de monaĥejoj estis kutima ankaŭ en kelkaj periodoj kaj lokoj en mezepoko. La novepoka ondo de establado de bebokestoj okazis en la mondo ĉirkaŭ la jaro 2000. Ekzemple en Germanio estis en periodo 2000-2005 estabiltaj 80 de tiaj ujoj.