Becerril de Campos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Becerril de Campos
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34310
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 756  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 6′ N, 4° 39′ U (mapo)42.108333333333-4.6416666666667Koordinatoj: 42° 6′ N, 4° 39′ U (mapo) [+]
Alto 770 m [+]
Areo 79 km² (7 900 ha) [+]
Becerril de Campos (Provinco Palencio)
Becerril de Campos (Provinco Palencio)
DEC
Becerril de Campos
Becerril de Campos
Situo de Becerril de Campos
Becerril de Campos (Hispanio)
Becerril de Campos (Hispanio)
DEC
Becerril de Campos
Becerril de Campos
Situo de Becerril de Campos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Becerril de Campos [+]
vdr

Becerril de Campos [bezeRIL deKAMpos] estas municipo en la sudo de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos. La hispanlingva vorto "Becerril" povas esti komprenata kiel "bovidejo", sed dubinde etimologie.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Urbodomo.
Preĝejo de Sankta Eŭgenia.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 78,96 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 762 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 2 000 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 15 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de Bronzepoko, Ferepoko kaj de romianoj. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado en la dua duono de la 9-a jarcento. La loĝloko apartenis al la familio Lara. Komercistoj migrovendis lanon, sed komence de la 19-a jarcento la vagkomercistoj ekkomercis kakaon, sukeron kaj moruon tra la marhavenoj de Kantabrio. La urbo havis iam ses preĝejojn kaj ok ermitejojn.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la urbodomo kun horloĝturo; la Preĝejo-Muzeo de Santa María La Antigua kun multaj religiaj artaĵoj, inter kiuj pentraĵoj de Pedro Berruguete; la preĝejo de Sankta Eŭgenia ankaŭ kun pentraĵoj de Pedro Berruguete; la mudeĥara preĝejo de Sankta Marteno; la preĝejo de Sankta Mikaelo; la preĝejo de San Pedro Cultural, nun lernejo pri astronomio; la Ermitejo de Kristo de San Felices; Malnova Fonto kaj Humilladero; Arko de la Entrada; branĉo de la Kanalo de Kastilio kun diversaj pontoj kaj akvedukto ĉe la rojo Arenal sub la kanalfluejo.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Martínez, Rafael. La villa de Becerril y el museo de Santa María. Palencia: Diputación de Palencia. ISBN 84-8173-047-5.