Begna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Begna
rivero
Bazaj informoj
Longeco 213 km
Fluo
Geografio
Landoj Norvegio
Regionoj Oppland
vdr

Begna estas rivero en Norvegio, en regionoj de Buskerud kaj Oppland. Ĝi estiĝas per unuiĝo de riveroj Otrøelva kaj Ylja norde de la lago Vangsmjøse.

Ĝi fontas en suda parto de la Jotunheimen-montaro, en montoj de Filefjell, trafluas la tradician regionon Valdres, tra la lagoj Vangsmjøse, Slidrefjord, Strondafjorden kaj Aurdalsfjorden, poste fluas tra Begnadalen, al Ådal-a Nes, kie enfluas la lagon Sperillen. Forlasante la lagon, plufluas suden, oni nomas tiun parton ankaŭ Ådalselva. Ĝi kunfluas ĉe Hønefoss kun rivero Randselva (de tie oni nomas ĝin Storelva), poste enfluas la lagon Tyrifjorden.