Tyrifjorden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tyrifjorden

Tyrifjorden estas granda lago en Norvegujo. Ĝi havas areon de 138,56 km², kaj situas en la gubernio Buskerud.

Tyrifjordo estas unu el la fjordoj, kiuj entenas la plej multajn diversajn speciojn en Norvegujo, interalie eblas fiŝkapti trutojn, ezokojn kaj kankrojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Iam la regiono estis kovrita de 2 000-3 000 metrojn da glacio, sed kiam la glaciepoko finiĝis la Tyrifjordo iĝis parto de la maro. Kiam la glacimasoj foriris, la tero komencis plialtiĝi, kaj la Tyrifjordo tiel fariĝis lago.

La sagao diras ke oni donis al la lago nomon de la reĝino Tyra, sed tio verŝajne malveras. Alia teorio pri la nomo, estas ke la lago aspektas kiel la radiko de keno (norveglingve: tyri). Ankoraŭ alia teorio estas ke la nomo temas pri la vegetaĵaro ĉirkaŭ la lago antaŭ centoj da jaroj.