Belorusa Gimnazio en Vilno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Belorusa Gimnazio en Vilno (beloruse: Віленская беларуская гімназія, Wilenskaja biełaruskaja himnazija) – mezlernejo edukanta junajn belorusojn en la belorusa lingvo, kiuj loĝis en teritorio de Pollando. Unu el tri gimnazioj kun la belorusa lingvo lekciata en 1931.

Fondita en 1918 baze de beloruslingvaj lernejoj ekzistantaj de 1915 en Vilno. Oficiala fondinto estis Belorusa Societo de Helpo al Milit-Viktimoj. La kontrolon pri kvalito kaj instruprogramo havis Belorusa Scienca Societo, en la komencaj monatoj aparte Iwan Łuckiewicz.

Permeson establi lernejon donis okupaciaj germanaj regopovoj kaj Taryba.