Belorusa Soveta Socialisma Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
flago de Belorusa SSR.
blazonŝildo de la Belorusa SSR

La Belorusa Soveta Socialisma Respubliko (ruse Белору́сская Сове́тская Социалисти́ческая Респу́блика, beloruse Беларуская Савецкая Сацыялістычная Рэспубліка) estis unu el la kvar membroj fondintoj de Sovetunio en 1922, kune kun la SSR Ukrainio, la Transkaŭkaza Federacia Soveta Socialisma Respubliko kaj la SFSR Rusio. Ĝi troviĝis en la okcidenta zono de Sovetio kun la grupo de orient-eŭropaj sovetaj respublikoj kaj ĝia ĉefurbo estis Minsko. Ĝi estis findita je la 1-a de januaro 1919.

Sekve de la ĥaoso de la Unua Mondmilito kaj la Oktobra Revolucio, la 25-an de marto 1918 okazis proklamo de belorusia sendependeco disde Rusio. Sed la sendependa Belorusia respubliko daŭris malpli ol jaron. Iom post iom ankaŭ en Belorusio realiĝis bolŝevisma revolucio. La 1-an de januaro 1919 en Smolensko estis proklamita Belorusia Unia Socialisma Respubliko kaj la 5-an de januaro 1919´la Ruĝa armeo de Sovetunio konkeris Minskon. Dua fojo Belorusa soveta socialisma respubliko estis proklamita la 31-an de julio 1920, kaj la 30-an de decembro 1922 la respubliko aliĝis al la bolŝevisma ŝtato Sovetunio, en kia konsisto ĝi restis ĝis la jaro 1991.