Belver de los Montes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Belver de los Montes
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49830
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 253  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 43′ N, 5° 27′ U (mapo)41.722777777778-5.4508333333333Koordinatoj: 41° 43′ N, 5° 27′ U (mapo) [+]
Alto 688 m [+]
Areo 68,55 km² (6 855 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Belver de los Montes (Provinco Zamoro)
Belver de los Montes (Provinco Zamoro)
DEC
Belver de los Montes
Belver de los Montes
Situo de Belver de los Montes
Belver de los Montes (Hispanio)
Belver de los Montes (Hispanio)
DEC
Belver de los Montes
Belver de los Montes
Situo de Belver de los Montes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Belver de los Montes [+]
vdr

Belver de los Montes [belBER delosMONtes] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos, en plej nordoriento de la provinco, angule kun la Provincoj Leono kaj Valadolido. Belver de los Montes estas etimologie tradukebla al Belvidejo de la Montoj.

Municipoj de la komarko de Tierra de Campos en la provinco Zamora.
Preĝejo.
Iama preĝejo, nuna urbodomo.
Ruinoj de murego kaj kastelo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 68,55 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 263 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 100 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 40 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.

Estas atestaĵoj de prahistoria loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Plej frua mencio estas de la jaro 940. Ĝi apartenis al la Provinco de Toro.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]