Benediktana monaĥejo Rajhrad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Benediktana monaĥejo Rajhrad
ĉeĥe: Benediktinský klášter Rajhrad
monaĥejo
Areo de la monaĥejo de sudo
Oficiala nomo: Benediktana monaĥejo Rajhrad
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Brno-provinco
Municipo Rajhrad
Historiaj regionoj Grandmoravia regno, Moravio
Parto(j) Monumento de skribarto, Preĝ. de staj Petro kaj Paŭlo
Situo Benediktana monaĥejo Rajhrad
 - koordinatoj 49° 05′ 20″ N 16° 36′ 56″ O / 49.08889 °N, 16.61556 °O / 49.08889; 16.61556 (mapo)
Valego Dija-svratka valego
Fondo 1045
 - Nuligo 1950
 - Renovigo 1997
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Ordeno Benediktanoj
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Rajhrad Monastery
Retpaĝo: oficiala paĝaro
Portalo pri Ĉeĥio

Benediktana monaĥejo Rajhrad estas konvento de benediktanoj fondita laŭ tradicio en la jaro 1045, kiu estas ekde la jaro 1813 memstara abatejo. Ĝi troviĝas en katastro de urbo Rajhrad en distrikto Brno-provinco, sur la dekstra bordo de rivero Svratka (antaŭ ĝia reguligo en la 19-a jarcento sur la bordo maldekstra), fakte sur la insulo ĉirkaŭfluigata de Vojkovický náhon (la devena nereguligita Svratka) kaj la hodiaŭa Svratka. La tuta areo kun preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo ĝi estas protektata kiel kultura memorindaĵo de Ĉeĥio.

Ĉi tiea biblioteko en la jaro 2005 fariĝis bazo de nove fondita Monumento de skribarto en Moravio.