Benedikto la Afrikano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Benedikto la Afrikano
Benedikto la Afrikano

La sankta Benedikto OFMCap (Kromnomo la Afrikano; * 31-an de marto 1526 en San Fratello; † 4-an de aprilo 1589 en Palermo estis nigra afrikdevena sklavo kaj monaĥo, kiu en Sicilio vivis kaj bonagis.

Li naskiĝis sur la bieno de la Chevalier de Lanza en San Fratello, provinco Messina kiel filo de Christopher kaj Diana Manasseri, du etiopoj. La gepatroj kiel sklavoj estis transportitaj tien kaj poste konvertiĝis al kristanismo. Pro ilia lojaleco oni promesis al ilia filo en la aĝo de 18 jaroj la liberecon, kiun li ankaŭ ricevis. Kiam Benedikto estis 21-jara, li iris kiel ermito en la monaĥejon ĉe la Monte Pellegrino kaj samtempe ĉesis sian laboron kiel taglaboristo.

En la jaro 1564, kiam Pio la 4-a malpermesis la ermitecon, li translokiĝis al Palermo kaj sin aligis al la ordeno de la franciskanoj de Santa Maria. En 1578 oni kontraŭ lia volo nomumis lin superulo de la ordeno, kvankam li estis analfabeto. Li mortis en aĝo de 63 jaroj je natura morto kaj en momento, kiun li onidire estis antaŭdirinta, en la monaĥejo.

Benedikton en la jaro 1743 Benedikto la 14-a beatigis kaj en 1807 Pio la 7-a sanktigis. Benedikto estas unu el la malmultaj nigruloj sanktigitaj. Li estas la patronsanktulo de sia morturbo Palermo. Lia (katolika) memortago estas la 4-a de aprilo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]