Benina Organizo de Junaj Esperantistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ekde 2009 Benina Organizo de Junaj Esperantistoj (BOJE) (france: Organisation Béninoise des Jeunes Espérantistes) estas landa sekcio de TEJO.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

La 9-an de septembro 2006 okazis en Lokossa ĝenerala asembleo, kiu elektis kvinmembran estraron. La 13-an de septembro 2012, renoviĝis la estraro dum ĝenerala asembleo. De la 28-a de decembro 2013 ĝis la 3-a de januaro 2014 okazis en Kotonuo la 5-a Afrika Kongreso de Esperanto. Postkongrese, Jérémie Sabiyumva vizitis esperantistojn en Lokossa, renkontis estraranojn de BOJE kaj kaptis la okazon por revivigli BOJE-n.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]