Benzila nitrato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nitrato de benzilo
Kemia formulo
C7H7NO3
Benzila nitrato
Plata kemia strukturo de la
Nitrato de benzilo
Benzila nitrato
Tridimensia kemia strukturo de la Nitrato de benzilo
Alternativa(j) nomo(j)
  • Nitrato de benzilo
CAS-numero-kodo 15285-42-4
ChemSpider kodo 13277345
PubChem-kodo 12270430
Fizikaj proprecoj
Molmaso 153,137g mol−1
Denseco 1,226 g/cm−3[1]
Fandpunkto 45°C
Bolpunkto 236,8°C [2][3]
Refrakta indico  1,535
Ekflama temperaturo 113,8°C [4]
Solvebleco Akvo:nesolvebla
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H400, H410, H411, H413
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P273, P391, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Benzila nitrato [kies molekula formulo estas C7H7NO3] konsistas je unu benzila grupo ligita al alia nitrata grupo. Ĝi estas aromata nitrato, nesolvebla en akvo, kun 7 karbonatomoj, 7 hidrogenatomoj, 3 oksigenatomoj kaj unu nitrogenatomo. Benzila nitrato malkomponiĝas eksplode kiam temperaturo atingas 180°C-200°C.[5] Oni raportas ke ĝi perforte interagas kun sulfata acido kaj aliaj acidoj de Lewis kaj bora trifluorido, pere de gasliberigo, kaj la sama okazas kun aliaj alkilaj (etilaj, izopropilaj, butilaj, trifenilmetilaj) nitratoj. Kvankam pural alkilaj nitratoj estas stabilaj sub stokado, spuroj de oksidoj de nitrogeno kondukas ilin al malkomponado, kaj povas kaŭzi eksplodon sub hejtado aŭ stokado eĉ ĉe media temperaturo.

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Reakcio 1[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de nitrata acido per traktado de nitrata acido kun benzila alkoholo:

benzila alkoholo + nitrata acidobenzila nitrato + akvo

Reakcio 2[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de nitrata acido per traktado de nitrata acido kun benzila klorido:

benzila klorido + nitrata acidobenzila nitrato + klorida acido

Reakcio 3[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de natria nitrato per traktado de natria nitrato kun benzila klorido:

benzila klorido + natria nitratobenzila nitrato + natria klorido

Reakcio 4[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de dunitrogena tetroksido per traktado de dunitrogena tetroksido kun benzila alkoholo:

2 benzila alkoholo+dunitrogena tetroksido 2 benzila nitrato

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]