Benzilacetamido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
N-benziletanamido
Kemia formulo
C9H11NO
Benzilacetamido
Plata kemia strukturo de la
N-benziletanamido
Benzilacetamido
Tridimensia kemia strukturo de la N-benziletanamido
Alternativa(j) nomo(j)
  • Acetilbenzilamino
  • N-benziletanamido
CAS-numerm-kodo 588-46-5
ChemSpider kodo 11016
PubChem-kodo 11500
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka solidaĵo
Molmaso 149,193g mol−1
Denseco 1,0753 g/cm−3[1]
Fandpunkto 61°C [2][3][4]
Bolpunkto 334°C [5][6]
Refrakta indico  1,5279
Ekflama temperaturo 194,5°C [7]
Solvebleco Akvo:nesolvebla
Mortiga dozo (LD50) 550 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P264, P264+265, P280, P302+352, P305+351+338, P321, P332+317, P337+317, P362+364
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Benzilacetamido estas organika kombinaĵo konsistanta je unu benzila grupo kaj alia acetila grupo ambaŭ ligitaj al nitrogenatomo. Ĝi estas sekundara amido, blanka solidaĵo, solvebla en akvo, kloroformo, DMSO, etila acetato kaj metanolo.[8] Benzilacetamido estas brulema substanco neakordigebla kun forta oksidigagentoj kaj partoprenas en la Reakcio de Schotten[9]-Baumann[10], kiu estas metodo pri produktado de amidoj kaj aminoj ekde acilaj kloridoj. Benzilacetamido uzatas tiel kiel antikonvulsia medikamento kaj en la produktado de la mafenido, iu antibiotikaĵo.[11]

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Reakcio 1[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de benzilacetamido per traktado de benzila acetato kun benzilamino:

benzilamino +benzila acetato benzilacetamido +Benzila alkoholo

Reakcio 2[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de benzilacetamido per traktado de benzilamino kun acetila klorido laŭ la Reakcio de Schotten-Baumann. Ĉi-reakcio estis unue priskribita en 1883.:

Acetila klorido +benzilaminobenzilacetamido +klorida acido

Reakcio 3[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de benzilacetamido per traktado de N-kloro-acetamido kun tolueno:

N-kloroacetamido +tolueno benzilacetamido +klorida acido

Reakcio 4[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de benzilacetamido per traktado de acetamido kun benzila klorido:

benzila klorido +acetamido benzilacetamido +klorida acido

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Chembk
  2. Chemical Book
  3. Molbase. Arkivita el la originalo je 2022-05-12. Alirita 2022-05-12.
  4. Guidechem
  5. Chemindex
  6. Chemblink
  7. Chemsrc
  8. Toronto Research Chemicals
  9. Carl Schotten (1853-1910) estis germana kemiisto kiu sintezis aminojn kaj amidojn ekde acidaj kloridoj.
  10. Eugen Baumann (1846-1896) estis germana kemiisto kiu unue kreis PVC-on iu sinteza polimero.
  11. Medicinal Chemistry