Bernhard Todt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bernhard Todt

Bernhard TODT (naskiĝinta la 5-an de novembro 1829 en Duninowo je distrikto Slupsko, mortinta la 2-an de oktobro 1891 en Magdeburg) estis germana klasika filologo kaj gimnazia instruisto. En Hanovro kaj Magdeburg li estis provinca lerneja konsilisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Todt ĝuis instruadon ĉe Franckesche Stiftungen. Poste li ekstudis en Halle (Saale) klasikan filologion, filozofion kaj evangelian teologion. En 1849 li troviĝis inter la fondintoj de la studenta korporacio Corps Neoborussia Halle.[1] Inter liaj instruistoj estis Gottfried Bernhardy, Heinrich Leo, Hermann Ulrici kaj August Tholuck. Post ĉiuj ekzamenoj li fariĝis insruisto ĉe Latina, la ĉefa lernejkomplekso ene de Franckesche Stiftungen. De 1856 li deĵoris en Trzebiatów kaj de 1861 en Nordhausen. Iĝis li en la jaro 1864-a lernejestro de la Hennebergia Gimnazio. De tie li venis kiel provinca lerneja konsilisto al Hanovro. En 1869 li iĝis sekvanto de Karl-Gustav Heiland en Magdeburg.[2] Verkis li helenan vortaron kaj plurajn eseojn pri Esĥilo kaj tirano Dionizo la 1-a. Laŭ Geoffroi de Villehardouin kaj Niketas Ĥoniates li rakontis la konkeron de Konstantinoplo en 1204 dum la kvara krucmilito.[3] Li tradukis la tragediojn esĥilajn en la germanan.[4] Li mortis deĵorante.

Eksteraj ligloj[redakti | redakti fonton]

Programm-Abhandlungen[redakti | redakti fonton]

  • De Aeschylo vocabulorum inventore commentatio. Halle 1855. 56 S.[5]
  • Dionysios I. von Syracus. Ein Charakterbild aus der griechischen Geschichte. Treptow a. R. 1860. 30 S.[6]
  • Über formale und humanistische Bildung. Antrittsrede als Direktor. Gotha 1865. 7 S.[7]
  • Einführungsrede des Kgl. Provinzial-Schulrats Herrn Dr. Todt (bei Einführung des Direktors Dr. Adolf Rothmaler). Nordhausen 1872. S. 45–52.[8]
  • Einführungsrede des kgl. Provinzial-Schulrats Herrn Dr. Todt (bei Einführung des Direktors Dr. Gustav Grosch). Nordhausen 1876. S. 1–4.[8]
  • Rede des Kgl. Provinzial-Schulrats Herrn Dr. Todt bei der Einführung des Direktors (Dr. Hermann Wiesing) am 25. April 1878. Nordhausen 1879. S. 30–35.[9][10]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kösener Korpslisten 1910, 100/4
  2. "Kösslers Lehrerlexikon"
  3. Bernhard Todt: "Die Eroberung von Constantinopel im Jahre 1204. Aus dem Altfranzösischen des Gottfried von Ville-Hardouin unter Ergänzung aus anderen zeitgenössischen Quellen für Volk und Jugend." (GoogleBooks)
  4. Programm - Wernigerode Gymnasium 1892
  5. Programm Halle Pädagogium
  6. Programm Treptow a. R. Gymnasium
  7. Programm Schleusingen Gymnasium
  8. 8,0 8,1 Programm Nordhausen Gymnasium
  9. Programm Nordhausen Realschule
  10. Hermann Wiesing (nordhausen-wiki.de)