Betlehemoj de Česká Třebová

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Betlehemoj de Česká Třebová estas kolekto de popolaj kripoj en la Urba Muzeo de Česká Třebová, Ĉeĥujo.

En Ĉeĥio la unuan kripon konstruis jezuitoj en Prago en la jaro 1562 en preĝejo Týn. Poste tiu kutimo disvastiĝis tra la tuta lando kaj fariĝis parto de la Kristnaska etoso. La popolo kreis ankaŭ hejmajn kripojn, precipe por ĝojigi infanojn.

Urbmuzeaj kripoj detale[redakti | redakti fonton]

Betlehemo de Unzeitig
En la jaro 1920 Čeněk Unzeitig komencis krei meĥanikan betlehemon. Li mem kreis la pejzaĝon, domojn kaj figuretojn ĉizis František Beneš kaj la elektraj cirkvitoj kaj lumoj estas laboro de Jan Resler. La fonon pentris Josef Adler el Svitavy, kelkajn ceramikajn figuretojn aldonis František Formánek. La betlehemo havas 7 elektromotojn, 81 figurojn moveblajn kaj 208 stabilajn. Estas aŭeblaj trumpetado, martelado, bojado, kukuado, klakado de muelrado, la lumo imitas la tagiĝon.

Betlehemo de Šmajzr
En 1871 Štěpán Šmajzr komencis aĉetadi de lokaj skulptistoj figuretojn kaj palacomodelojn laŭ italaj kaj francaj motivoj. Ĝis 1909 li konstruis kripon longan 9 metrojn. Nun la familio ĉiujare kunmetas kripon longan 7 m.

Betlehemoj de Tomeš
Karel Tomeš kiel maristo vizitis Bet-Leĥemon kaj post reveno hejmen komencis krei kripon kiel kopion de la lokoj, kiujn li vizitis. Li skulptis 300 moveblajn figuretojn antaŭ la dua mondmilito. Lia dua kripo estis male inspirita de la hejma vintra pejzaĝo, aperas tie konataj stratoj kaj placoj de la urbo, eĉ figuretoj de najbaroj kaj iliaj infanoj.

Betlehemo de Hýbl
La kripon komencis skulpti sinjoro Hýbl, poste daŭrigis Jarolím Štantejský. Josef Springer kaj Josef Adler. En 1909 post preskaŭ 30 jaroj la betlehemo estis finita.

Betlehemo de Mehl
Felix Mehl pentris sian kripon sur kartono inter la jaroj 1940-1960. Ĝi konsistas el 800 konstrumentoj kaj estas tie motivoj el la malnova urbo (ekz. rotondo de Sankta Katarina).

Betlehemo de Doubrava
Kripo longa 2,5 m, figuroj kaj fono de Karel Jankele (1865-1885), lignaj figuroj polikromizitaj devenas el Králíky. En 1975 aldonita elektromotoro, domoj kaj la Betlehema stelo lumas. Kompozicio enhavas ankaŭ minejon kun ministoj.

Betlehemo de Hlaváček
Longa 4,5 m, figurojn skulptis Karel Jankele.

Betlehemo de Laška
Relative juna kripo el 1962. La ceramikajn statuetojn kreis František Formánek, la volbon František Navara.

Betlehemo de Mareš
Unu el la plej malnovaj kripoj, el la mezo de la 19-a jarcento. Figuroj kaj pejzaĝo pentritaj sur papero de Karel Jankele. La verkon finis folklora artisto Felix Mehl. Kelkaj konstruaĵoj realisme imitas motivojn el la urbo. Al la muzeo donacis ĝin paroĥestro Antonín Kubát, kiu ĝin ricevis de František Mareš.

Esperanta kripo
En 1994 ĝin donacis esperantisto František Vácha el Jaroměř por omaĝi fondon de Esperanto-kolekto en la muzeo.

Meĥana kripo
Kombino de skulptitaj kaj paperaj figuroj kun elektra movado de metiistoj. La detaloj pri la deveno ne konataj.

Betlehemo de Jankel
Karel Jankele pentris vicon da paŝtistoj, ŝafoj, arboj, floroj kaj domoj por multaj kripoj. Lian 6 m longan kripon akiris en 1943 Antonín Pětník, kiu ĝin donacis al la muzeo. La kripo estis eksponata en pluraj urboj kaj eĉ eksterlande.

Betlehemo de Sláma
(Prezentitaj estas nur fotoj)

Betlehemo el preĝejo de sankta Jakobo la pli Granda“ Grandega unika betlehemo de nekonata deveno, eble el Tirolo. En 1972 Jiří Markl fotodokumntis la tutan kripon kaj restaŭris la 40 cm altajn figurojn.

Fervojista kripo de Josef Ladislav Jícha
Josef Ladislav Jícha kun amiko Jan Joza kreis kripon el figuroj de fervojistoj, ĉar Česká Třebová estas grava fervojista nodo kun fervojistaj lernejo, riparejo kaj muzeo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]