Beverwijk

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Informkesto komunumoj en Nederlando Beverwijk (52° 29′ N, 4° 39′ O (mapo)52.4833333333334.65 ) estas urbo kaj komunumo en la nederlanda provinco Norda Holando (Noord-Holland). La komunumo havis (je la 1-a de julio 2006) 36 605 loĝantojn kaj havas areon de 19,60 km² (de kiu 1,78 km² estas akvo). Ĝi konsistas el la urbo Beverwijk kaj la vilaĝo Wijk aan Zee.

Antaŭ ĉio Beverwijk estas konata pro ĝia bazaro, la plej granda kovrita bazaro de Eŭropo. Ankaŭ ĝi havas centron por brulvunditoj, en la Ruĝa Kruco Hospitalo.

La plej grava industrio en la ĉikaŭaĵo estas la altfornoj de Corus iom sude de Beverwijk en Velsen-Noord.

Vidindaĵoj

  • Granda preĝejo kun Wijkertoren (turo);
  • Biendomo de Jan Bicke;
  • Domegoj Akerendam, Scheijbeek, Westerheem (17-a jarcento de Amsterdamaj komercistoj)
  • La "Lunetoj" (defendolinio) (1800)
  • Vilaĝa preĝejo de Wijk aan Zee
  • Sale muzeo "miniwonderland" (miraklolandeto)
  • Episkopa seminario
  • Muzeo Kennemerland
  • Kastelo Konighsbergen
  • La romkatolika kupolpreĝejo
  • Sporthalo "La Baleno"
  • Plej logas la "Nigra Bazaro", la plej granda tegmentita vendohalo en Eŭropo

Historiaj eventoj

  • Sankta Agatha aperis al virgulino fluganta antaŭ vikingoj: memorigas Sint Agathendijk (digo), Agatha-preĝejo, Sint-Agathendorp (kvartalo): patronino de brulvunditaj->la fama brulvundita centro en Beverwijk.
  • La unua dom-post-doma razio en Nederlando 10 aprilo 1944 kunigis 500 vestaĝojn el Velsen-Noord kaj Beverwijk. 63 el ili pereis: ĉiujara memoro.
  • 1977: unua meblobulvardo de Nerlando(Sen parkadproblemo)
  • Samjare "batalo de Beverwijk" inter fanoj de la futbalkluboj Feyenoord kaj Ajax: unu mortis.
  • 2010: Ekkonstruo de nova urbodomo inter la stacidomo kaj Cine World; kun la novigo de Breestraat (butikcentro) la sola projekto financebla urbaprivilegio 1298, sed el du kernoj: de Wijc kaj Beverhem (hejmo de ĝermano Bever)

Gravaj eventoj

  • Julie: Juan-Arta Festvalo (Angle) en parko Westerhout
  • Ĉevalkuradoj en Breestraat k.a. sportoj; art-semajno

Ĝemelaj Urboj

Esperanto en Beverwijk

Estis "Stelrondo" ĝis 1997. Nun estas Esperanto klubo en Heemskerk. Por la kontaktoj en Pasporta Servo vidu Lokaj informejoj pri Esperanto [1].

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Komunumoj de Norda Holando