Biblioteko de Pergamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Biblioteko de Pergamo
biblioteko
biblioteko [+]
Koordinatoj39° 7′ 57″ N, 27° 11′ 3″ O (mapo)39.132527.1842Koordinatoj: 39° 7′ 57″ N, 27° 11′ 3″ O (mapo)
Map
Biblioteko de Pergamo
Vikimedia Komunejo:  Library of Pergamum [+]
vdr
Ruino de biblioteko de Pergamo en 1885

La Biblioteko de Pergamo (antikve-greke Βιβλιοθήκη της Περγάμου) estis granda kaj grava biblioteko en la helenisma mondo, kiu estis konstruita en la Akropolo de la urbo Pergamo, la ĉefurbo de la regno de Pergamono.

Ĝi estis fondita ĉirkaŭ 200 a.K, sub la regado de la attilida dinastio, kaj enhavis ĉirkaŭ 200 000 rulaĵojn, kio igis ĝin unu el la plej grandaj bibliotekoj de sia tempo; ĝi eĉ konkuris kun la granda biblioteko de Aleksandrio pri la grandeco kaj kvalito de la libraro.

Ĝi apudis la templejon, estis ankaŭ altlernejo kaj samtempe reĝa biblioteko, do ia oficiala ŝtata biblioteko. La biblioteko de Pergamo famiĝis pro du eroj: la konstruaĵo estis modelo por pli postaj bibliotekaj konstruaĵoj. Ĝi enhavis plurajn tenejojn, prezentoĉambron kaj antaŭan kolumnohalon 70 metrojn longa.

Interalie, en ĝia kolekto troviĝis iuj manuskriptoj de Aristotelo.

La Biblioteko de Pergamo ankaŭ enkondukis pergamenon kiel kutiman materialon por skribaĵoj (tial en la latina la vorto por rulaĵo estas: pegamenum). Laŭ antikvaj fontoj, kiam la ptolemea Egiptio malpermisis kaj ĉesigis la eksporton de papiruso al la regno de Pergamo, tiam la urbanoj uzis streĉitan kaj sekigitan bestan haŭton kiel volvlibrojn por iliaj volvlibroj kaj libroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]