Big Ben

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La horloĝturo dum la nokto.

Big Ben (Granda Benjamino) estas la nomo per kiu estas konata la Granda sonorilo de Westminster, la plej granda el la sonoriloj troviĝas en la Horloĝturo kiu estas parto de la Granda Horloĝo de Westminster de la Palaco de Westminster, situanta en la urbo Londono, Britio. Kvankam tiu nomo apartenas al la granda sonorilo, populare ĝi ankaŭ aplikiĝas al la Horloĝturo. La turo situas en la nordokcidenta angulo de la konstruaĵo kiu gastigas la Ĉambrojn de la Parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando. Big Ben estis konstruita inter 1843-1859. La horloĝo iam estis la plej granda en la mondo.