Bill Thorne

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bill THORNE (naskiĝis en 1921; mortis en 2003) estis brita esperantisto kaj membro de la Londona klubo de esperantistoj. Li estis afabla, modesta, helpema membro, ĉiam preta prizorgi alvenintojn kaj kontribui al la kluba vivo per siaj spriteco kaj muzikakompano. Dum jaroj li kontribuis al la revuo Komencanto per versaĵoj, rakontoj, bildoj kaj limerikoj.