Bingu wa Mutharika

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bingu wa Mutharika
Persona informo
Bingu wa Mutharika
Naskiĝo 24-an de februaro 1934 (1934-02-24)
en Thyolo
Morto 5-an de aprilo 2012 (2012-04-05) (78-jaraĝa)
en Lilongvo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Religio katolikismo vd
Ŝtataneco Malavio vd
Alma mater Universitato de Delhio • California Miramar University • Delhia Lernejo de Ekonomiko vd
Partio United Democratic Front vd
Familio
Gefratoj Peter Mutharika vd
Infanoj 4
Profesio
Okupo ekonomikistopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bingu wa Mutharika (naskiĝinta la 24-an de februaro 1934 en Kamoto, mortinta la 5-an de aprilo 2012 en Lilongwe[1]) estis ekonomikisto kaj Prezidanto de Malavio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Mutharika naskiĝis kiel filo de katolika bazlerneja instruisto. Li studis en Universitato Delhi en Barato, kie li diplomiĝis. Li laboris en publika servo de Malavio.

Li eklaboris en 1978 en la Unuiĝintaj Nacioj, kie li estis direktoro pri komerco kaj evolufinancado por Afriko. Li ŝanĝis al UN, ĉar li kontraŭis registaron de Hastings Kamuzu Banda. Post kiam Banda estis devigita liberaligi la landon, Mutharika kunfondis la partion United Democratic Front, kiu venkis en la unuaj plurpartiaj parlamentaj elektoj en 1994.

Tiutempe, Mutharika estis apoganto de UDF-gvidanto, prezidento Bakili Muluzi. Li baldaŭ kritikis ekonomian politikon de Muluzi kaj forlasis la UDF kaj en 1997 fondis propran partion (United Party (UP)). Lia partio malsukcesis en 1999 kaj Mutharika malfondis UP kaj aliĝis denove al UDF, post kiam li ricevis la postenon por gvidi la Centran Bankon de Malavio. Li iĝis ministro (2002) pri ekonomia planado kaj evoluo kaj Muluzi nomumis lin al sia posteulo.

Lia partio venkis la parlamentajn elektojn la 24-an de majo 2004 kontraŭ opozicianto John Tembo.

Li neglektis la okcidentajn proponojn kaj ekapogis la propran agrikulturon (prezon de agrokemiaĵoj). Tiel en 2007 ĉesis la malsato en Malavio kaj la lando eĉ povis eksporti nutraĵojn.

Notoj[redakti | redakti fonton]