Bintan
Bintan - indonezie Pulau Bintan, ankaŭ nomata Negeri Segantang Lada - estas insulo de Indonezio. Ĝi situas en la Sudĉina Maro kaj apartenas al la Riau-insuloj, administre memstara ŝtata provinco. La insula ĉefurbo Tanjung Pinang ankaŭ estas la administra centro de la tuta insulara provinco. Pramŝipoj ligas Bintan-on al la okcidente najbara, samprovinca insulo Batam, al Singapuro (en distanco de 40 kilometroj), kaj al la malajzia urbo Johor Bahru.