Riau-insuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Riau-Insuloj
Riau Kepulauan
IndonesiaRiauIslands.png
Bazaj informoj
Ĉefurbo Tanjung Pinang
Areo 8 201 km²
Loĝantaro 1 679 163 (stato de 2011)
ISO-kodo ID-KR
emblemo
emblemo
v  d  r
Information icon.svg

La Riau-Insuloj - indonezie Riau Kepulauan, enlande foje mallongigata per akronimo "Kepri" - estas unu el la 31 provincoj, kiuj kune kun 2 specialaj regionoj kaj la ĉefurba distrikto Ĝakarto konsistigas Indonezion. La provinco kovras areon de 8 201 kvadrataj kilometroj kaj situas norde de la insulo Sumatro. Laŭ stato de la jaro 2011 la provinco havis 1 679 163 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de 208 homoj po kvadrata kilometro. Laŭ tiu stato ĝi konsistis el 2 urboj, 5 distriktoj, 59 subdistriktoj kaj 331 vilaĝoj. Administra centro estas la urbo Tanjung Pinang.

La teritorio estas memstara provinco nur ekde 2004, antaŭe la insuletoj apartenis al la provinco de Riau. Pro sia situo ĉe la orienta finaĵo de la Malaka Markolo kaj la proksimeco al Singapuro, la juna provinco evoluis al vigla industria kaj turisma centro. En la Natuna-insuloj tergaso estas elterigata.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

haveno Serasan de la Natuna-insuloj


Flag of Indonesia.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Indonezio