Biodegrado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Biodegradado aŭ bio-malkombinado, biodiserigo estas la malkombino (malkompono) de organikaj materialoj fare de mikroorganismoj. Dum la malkombinado povas estiĝi metano, biogaso, kiujn oni povas uzi por energioproduktado.

Bio-malkombinado estas tiu natura proceso, kiam la organikaj materialoj malkombiniĝas al la konstruelementoj t.e. al karbona dioksido (CO2) kaj akvo (H2O) per mikroorganisma helpo. Malkombineblaj estas plej ofte la naturdevenas materiloj dum - naftodevenaj- plastaĵoj - krom kelkaj esceptoj - ne estas malkombineblaj. Ofte ankaŭ la malkombineblaj materialoj entenas malpezajn metalojn kaj aliajn danĝerajn materialojn, kiuj liberiĝas dum la malkombino (kolorigaĵoj ks.).

Plastaj saketoj povas esti biodegradeblaj, ekz. polilaktoacido, produktita el naturaj krudmaterialoj. Tiu estas nova teknologio por daŭriva evoluo.

Plastaĵoj kiuj moviĝas en la riverojn aŭ oceanon estas danĝeraj por la vivantaro tie. Unue, ĉar bestoj kaj birdoj manĝas plastaĵojn kaj ne povas digesti ilin; kaj due ĉar la plastaĵoj enhavas kemiaĵojn - ekz-e moligenzojn - kiuj efikas kiel kseno-hormonoj. Vidu la prelegon:



ProduktoMalkombina tempo
kotonaj ĉifonoj 1-5 monatoj
papero 2-5 monatoj
ŝnuro3-14 monatoj
oranĝa ŝelo6 monatoj
lana ŝtrumpeto1 to 5 jaroj
cigareda filtriloj1 ĝis 12 jaroj
plastaĵkovrita papera laktoskatolo5 jaroj
ledoŝuo25 ĝis 40 jaroj
nilona teksaĵo30 ĝis 40 jaroj
plastaĵa sako10-20 jaroj
vitro1 milionoj da jaroj