Organika kombinaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Metano estas unu el la plej simplaj organikaj kombinaĵoj

Organika kombinaĵo estas difinita ĉiu ajn karbona kombinaĵo en kiu tiu elemento ĉeestas oksidiĝa nombro malsupera je a +4. Tial ne eniras en tiu kategorio la karbonata acido kaj ties saloj, aŭ la bikarbonatoj kaj karbonatoj. Ankaŭ la karbona monooksido, kvankam posedanta oksidiĝan nombron malsuperan je a +4 kaj do povas inkluziviĝi en la difino, estas konsiderata neorganika kombinaĵo.

La adjektivo “organika” havas historiajn originojn: antikvajn epokojn, fakte, oni imagis ke la substancoj ekstraktitaj el histoj derivitaj el vivantaj organismoj, bestaj kaj vegetalaj, posedas apartajn propraĵojn devenantajn ĝuste el iliaj “organika” origino kaj ke, tial, esti sintezitajesti persintezaj ekvivalentoj egalvaloras esti diferencaj pro malĉeesto de tiuj apartaj kvalitoj.[1] La laboratoria sintezo de ureo en dua duono de 19-a jarcento aranĝita de germana kemiisto Friedrich Wöhler, kaj la konstato ke la sintezita ureo havas la samajn kemiajn kaj fizikajn propraĵojn de tiu ekstraktita el la urino, faligis tiun supozon kaj aldirektis al la nuna difino de “organika kombinaĵo” (1961). De tiam diversaj scienculoj aranĝis aliajn tiaspecajn organikajn kombinaĵojn.

Ĝenerale la organikaj kombinaĵoj estas konstituataj per skeleto de karbono kaj hidrogeno ligantaj iun aliatomon, kiel: oksigeno, sulfuro, fosforo, silicio
En la strukturoj de tiuj kombinaĵoj troviĝas grupoj ripetiĝantaj seriojn de atomoj kaj ligoj kiuj allasas al la molekulo propraĵojn kaj tipajn reakciajn kvalitojn. Tiaj grupoj estas nomataj organika sistemiko.

Klasado de organikaj kombinaĵoj[redakti | redakti fonton]

La organikaj kombinaĵoj estas dividitaj laŭ du grandaj klasoj: “alifataj” (identigeblaj per la litero R) kaj “aromataj”

La aromataj kombinaĵoj karakteriziĝas per la ĉeesto de unu aŭ pluraj ĉeneroj [aromataj) kiuj montras elektronikan delokadon, aŭ elektronojn π kiuj, anstataŭ aparteni nur al du atomoj kiel en la normalaj duoblaj ligoj, apartenas samtempe al ĉiuj atomoj de la ĉenero. La delokado igas la ligojn per π pli solidaj ol tiuj normalaj kaj tial provizas malsaman reakcian kondiĉon. Ĝenerale, rezultas aromataj la cikloj kun nombro de elektronoj egala al 4n + 2 kun n entijero pozitiva (regolo de Hückel).

La grupoj kiuj ne posedas aromatajn ĉenerojn restas nomataj “alifataj”

Kelkaj organikaj kombinaĵoj[redakti | redakti fonton]

La plej simplaj organikaj kombinaĵoj estas la Hidrokarbonoj, kies molekuloj estas formataj nur per atomoj de karbono kaj hidrogeno; la alifataj hidrokarbonoj estas plue klasifikitaj kiel alkanoj, alkenoj kaj alkinoj laŭ la tipo de ligo per kiu unuiĝas la karbonaj atomoj en la ĉenero

Se la ligoj karbono-karbono estas unuligaj oni parolas pri alkanoj (diritaj ankaŭ “parafinoj”); se en la ĉenero aperas unusola duliga karbono-karbono, oni parolas pri alkenoj (diritaj ankaŭ olefinoj kaj se ĉeestas triobla ligo karbono-karbono oni parolas pri alkinoj.
La karbona skeleto de la hidrokarbonoj povas enteni ankaŭ ĉenerojn, oni parolas pri cikloankanoj
Se ĉeestas du al pli duoblaj ligoj karbono-karbono, oni parolas pri “duenoj”, "trienoj", “pluenoj”, ktp.

Kromaj klasoj de organikaj kombinaĵoj estas identigeblaj per la ĉeesto en iliaj molekuloj de unu aŭ pluraj funkciaj grupoj, kiu ordone egaligasen ĉiuj komponantoj de la klaso samtipan kemian reakcian staton.

Gravaj klasoj de organikaj kombinaĵoj estas la alkoholoj, la aldehidoj, la ketornoj, la esteroj, la aminoj, la tioloj, la vitaminoj ktp.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tiu distingo, inter organika kaj neorganika, implicite troviĝas jam en Empedoklo kiu rimarkigis ke iuj kombinaĵoj el – Tero, Akvo, Aero kaj Fajro - povas esti “sintezitaj” nur de vitala forto dum aliaj povas esti aranĝitaj de la homa mano

Rigardu ankaŭ tiujn artikolojn[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

organikaj kombinaĵoj

[1]