Organika materio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Organika materio (aŭ organika materialo, aŭ natura organika materialo) estas materio formita de organikaj kombinaĵoj kiuj devenas de restaĵoj de organismoj kiuj iam estis vivantaj, tiaj kiaj plantoj, animaloj kaj de forĵetaĵoj en la natura medio. La bazaj strukturoj estas formataj el celulozo, tanino, kutino kaj lignino, kun kelkaj aliaj proteinoj, lipidoj kaj sukeroj. Ege gravas la movado de nutraĵoj en la medio kiu ludas rolon en la reteno de akvo sur la surfaco de la planedo Tero.

Ĉiuj vivantaj organismoj estas formataj per organikaj kombinaĵoj, kaj dum estas vivantaj ili sekrecias aŭ ekskrecias organikajn materialojn kiel fekaĵoj surgrunde, ili senigas sin disde pecoj de siaj korpoj kiel folioj kaj radikoj, kaj post la morto de la organismo, ilia korpo ekmalkomponiĝas kaj ekmembriĝas pro la agado de bakterioj kaj fungoj. Eble formiĝas grandaj molekuloj de organika materio per polimerigo de diversaj mallongaj ĉenoj kiel produkto de malkomponita materio. La natura organika materialo povas ege varii, depende de la deveno, transformomaniero, aĝo kaj medio, kaj tial ties bio-fizik-kemiaj funkcioj prezentas grandan variadon depende de la tipoj de medioj.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nicola Senesi, Baoshan Xing, kaj P.M. Huang, Biophysico-Chemical Processes Involving Natural Nonliving Organic Matter in Environmental Systems, New York: IUPAC, 2006.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Materia orgánica en la hispana Vikipedio.