Birda inteligento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Keo famas pro sia inteligento kaj scivolemo, ambaŭ necesaj por survivado en akra monta medio. Keoj povas solvi logikajn kaporompulojn, kaj enmeti aŭ elmeti aĵojn laŭ preciza ordo por havi manĝon, kaj kunlaboras por atingi celon; kelkaj havas inteligenton de averaĝa sesjarulo.

Birda inteligento traktas la difinon de inteligento kaj ties mezuro kiel ĝi aplikiĝas al birdoj. Tradicie, birdoj estis konsiderita laŭ inteligento malsuperaj al mamuloj, kaj insultaj terminoj kiel birdaj cerboj estis uzitaj familiare en kelkaj kulturoj. Tiaj perceptoj estas ne pli longe konsideritaj science validaj. La malfacileco difini aŭ mezuri inteligenton ĉe ne-homaj bestoj malfaciligas la temon por scienca studo. Anatomie, birdo havas relative grandan cerbon kompare kun la kapogrando. La vida kaj aŭda sentoj estas bone evoluigitaj en plejparto de specioj, dum estas bone evoluigitaj tuŝa kaj flara kapabloj nur en kelkaj grupoj. Movado estas atingita pere de flugoj kaj de la kruroj en plejparto de specioj. La beko kaj piedoj estas uzitaj por manipuli manĝon kaj aliajn aĵojn. Birdoj povas komuniki uzanta vidajn signalojn tiel kiel per la uzo de alvokoj kaj kantoj. La elprovado de inteligento estas sekve bazita sur studo de la reagoj al senta stimulado.

Eksteraj ligiloj