Saltu al enhavo

Biserujka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Interno de la kaverno

Biserujka estas stalaktita kaverno, longa 110 m kaj situanta 12 m sub la tersurfaco, sur la krota insulo Krk. Ĝi troviĝas en la komunumaro de Dobrinj, rekte ĉe la eta komunumo Rudine super la golfo de Slivanjska. La kaverno situas iomete deflanke de maldensa makisa areo, kiun karakterizas multaj dolinoj.

La kaverno kun tri ĉambro estis malkovrita antaŭ ĉ. 100 jaroj. Oni establis fortigitajn vojojn kaj elektran lumigon en kaj al la tursima vidindaĵo. Vizito eblas nur en organizita gvido, kiu okazas ĉiujn 15 minutojn dum la turisma sezono. La temperaturo en la kaverno varias de 10 ĝis 13 celsius-gradoj. Parto de la stalaktitoj estis damaĝita fare de suvenir-kolektaj vizitantoj. Parte, la muroj estas fulgaj, ĉar oni lumigis komence la kavernojn per torĉoj.

La malantaŭa ĉambro havas la nomon „Cipresa ĉambro“, ĉar la stalagmitoj tie montras similecon al cipresoj.

En la ĉambro ĉe la enirejo, oni trovis plurmiljaran skeleton de urso.

Eksteraj ligiloj