Blauwestad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
En la mezo: la antaŭa informcentro de la projekto Blauwestad, ofte nomita La raŭpo (2008)
Blauwestad
vilaĝo • loĝloko en Nederlando
Administrado
Poŝtkodo 9685
Demografio
Geografio
Geografia situo 53° 10′ N, 7° 2′ O (mapo)53.166947.03556Koordinatoj: 53° 10′ N, 7° 2′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Blauwestad (Nederlando)
Blauwestad (Nederlando)
DEC
Blauwestad
Blauwestad
Situo de Blauwestad

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Blauwestad [+]
vdr

Blauwestad [BlaŭestAt] (Blua urbo) estas nova loĝa kaj distra areo en la orienta parto de la provinco Groningen en Nederlando. Ĝi situas pli-malpli inter la loĝlokoj Winschoten, Midwolda, Oostwold, Finsterwolde kaj Scheemda.

La areo konsistas el lago de 800 ha ĉirkaŭita de proksimume 1500 domoj sur parceloj de 700 ĝis 7 400 m² dividita en kvin memstaraj loĝareoj; De Wei (La Herbejo), Het Riet (La Kano), Het Park (La Parko), Het Dorp (La Vilaĝo) kaj Het Wold (La Arbaro). La prezoj por la domoj estas inter 250 000 eŭroj por domo en 'Het Dorp' ĝis kelkaj milionoj da eŭroj por memkonstruita domo sur propra parcelo. La projekto estos finkonstruita en 2051.

Adaptitaj planoj[redakti | redakti fonton]

Entute proksimume 1000 domoj konstruiĝus en la kvar loĝareoj De Wei, Het Park, Het Riet kaj Het Wold. Ankoraŭ ne ĉiuj parceloj tuj vendiĝus, por preventi ke tie kaj akiloke oni konstruas domojn kaj homoj longe vivas en konstrua ĉirkaŭaĵo. Tial la parceloj en la loĝareoj estas vendataj en fazoj. En ĉiu loĝareo do tamen parceloj aĉeteblas. La fazoj en la loĝareoj kiuj ankoraŭ ne aĉeteblas, estas aranĝitaj kiel dumtempa naturareo por ke la tereno aspektas pli alloga.

Ĉar la intereso de potencialaj domaĉetontoj ege postrestis je la atendoj, la prognozo de la bezono por novaj loĝejoj estis adaptita de 150 domoj ĉiujare al 150 ĝis 200 domoj en 5 ĝis 10 jaroj, alidirite 30 ĉiujare dum 40 jaroj. Partoj de la plano provizore estas nuligitaj. Tri loĝareoj estos transformataj al naturevoluaj kaj distraj areoj.

La projekto Blauwestad (2011-2012)
Nomŝildo Blauwestad
Sociala sofo en la Havenkvartalo


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.