Boerenbont

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Boerenbont dekoracio

Boerenbont [BUrenbont] estas tradicia patroneo uzata sur ceramiko, nome argilaĵo el Nederlando. Tradukita el la nederlanda, "Boer" estas kamparano, "bont" estas bunta kaj indikas la miksaĵon de koloroj. La okulfrapaj florpatroneoj estas manpentrataj per simplaj penikstrekoj el ruĝa, flava, verda kaj blua farbo. Nuntempe produtata de Royal Boch en Belgio, la patroneo ekestis kiel loka metio farita de kamparaninoj en la 19-a jarcento. Laŭ la retejo de Royal Boch, diverseco de patroneoj sekvis la itineron de la nederlandaj komercistoj tra la tuta mondo, de Sumatro al Zanzibaro tra Goao. Ankoraŭ hodiaŭ ĝi estas populara.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Delfta bluaĵo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]