Bolivara Alternativo por Ameriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alternativo Bolivara por Ameriko (mallonge ALBA laŭ la hispana Alternativa Bolivariana para las Américas) - estas projekto de komuna merkato kiu, anstataŭ bazita sur merkata konkurenco, bazas sin sur solidareco kaj komplementeco. Ĝia slogano estas: Ĉiu lando donas al aliaj pri kio ĝi disponas kaj ricevas de la aliaj kion ĝi bezonas. La projekto estas subtenata de Bolivio, Kubo kaj Venezŭelo; la estonta en 2006 elektita Prezidento de Nikaragvo manifestis sian intencon aliĝi al ĝi; ĝi estas prokekto klare kontraŭa al novliberalismo kaj alternativo al tiu de ALKA proponita de Usono aŭ de la duflankaj liberkomercaj traktatoj instigataj de Usono.