Bolometro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En fiziko, bolometro estas aparato, kiu mezuras la varmigan povumon de elektromagneta radiado.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Diagramo de bolometro

Bolometro konsistas el du ĉefelementoj:

  • Varmosorbilo, ekzemple maldika metala lado
  • Varmorezervujo (korpo tiel granda, ke ĝia temperaturo ne multe ŝanĝas)

La du elementoj estas ligitaj per varmokonduktilo.

Kiam radioj verŝiĝas sur la sorbilon, la sorbilo varmiĝas. La varmo trafluas tra la kondukilo en la rezervujon. Se la rapido de radia surverŝo estas sufiĉe granda, do la sorbilo hejtiĝas pli rapide ol la kapablo de la kondukilo forkondukti la troan varmon; termometro (ekz. termistoro) povas do mezuri la temperaturan diferencon inter la du ĉefelementojn kaj, tiele, la radian povumon.

Se la varmokapacito de la sorbilo estas (en ĵulo/kelvino), kaj la varmokonduktanco de la konduktilo estas (en vato/kelvino), do la tempa varmokonstanto estas (en sekundo). Ju pli granda estas la tempa varmokonstanto, des pli sentiva estas la bolometro.

Uzoj[redakti | redakti fonton]

La bolometro estas uzata de astronomoj por mezuri astrajn radiojn, speciale tiuijn de submilimetraj ondolongoj. Bolometroj estas ankaŭ uzata en partikla fiziko.

Infraruĝa fotilo uzas aron da mikrobolometroj por mezuri infraruĝajn radiojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La bolometron inventis la Usona astronomo Samuel Pierpont Langley en 1878. La Langley-a bolometro konsistis el paro de ŝtalaj, platenaj, aŭ paladiaj folioj, el kiuj unu estas elmetata al radioj, la alia ŝirmata.[1]

La termino “bolometro” devenas de antikve-greke βολή, bolḗ “ĵeto” (de radioj) kaj la sufikso -metro “mezurilo”.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Langley, S. P. (1881-01-12). “The bolometer and radiant energy”, Proceedings of the American Academy of Arts and Sciences (en) 16, p. 348. doi:10.2307/25138616.