Bontemperita klavarinstrumento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Titolpaĝo de Das wohltemperierte Klavier
A-bemola maĵora (As-dur) fugo el la dua parto de Das wohtemperierte Klavier (manuskripto)

La Bontemperita klavarinstrumento (germane Das wohltemperierte Klavier) konsistas el du libroj de preludoj kaj fugoj en ĉiuj 24 tonaloj. Johann Sebastian Bach komponis la ciklon "por la profito kaj uzado de muzikaj junuloj lernemaj kaj aparte por la distrado de tiuj, kiuj estas jam lertaj en tiu ĉi studo". Kvankam klavarinstrumentoj estas ĉiaj instrumentoj, kiaj nur havas klavaron, la Bontemperita klavarinstrumento estas ordinare ludata sur klavicenopiano.

La unua libro estis kompilita en 1722 dum la dungado de Bach en Köthen; la dua libro sekvis ĝin post dudek jaroj dum li loĝis en Leipzig. Ambaŭ vaste cirkuladis en manuskriptaj eldonoj, sed presitaj ekzempleroj ne estis faritaj ĝis 1801.

La libroj enhavas po dudek-kvar parojn da preludoj kaj fugoj. La unua paro sonas en C maĵora, la dua en C minora, la tria en C diesa maĵora, la kvara en C diesa minora, kaj tiel plu. La supreniranta kromata ŝablono daŭras ĝis ĉiu tonalo estas reprezentita per unu preludo kaj unu fugo.

Bach reuzis kelkajn el la preludoj kaj fugoj el pli fruaj fontoj; ekz. la Klavierbüchlein por Wilhelm Friedemann Bach el 1720 enhavas versiojn de dek-unu el la preludoj. La preludo kaj fugo en C diesa maĵora en la unua libro originale sonis en C maĵora — Bach nur aldonis tonalsignon de sep diesoj por ĝin transigi en la postulatan tonalon.

La titolo de la verko sugestas, ke Bach uzadis ian sistemon de muzika agordo, kiu faris, ke ĉiuj tonaloj povu esti ludataj agorde (tio kontrastis ekz. al temperado meza, ĉe kiu kelkaj tonaloj sonas misagorde). Dum longa tempo oni supozis, ke tiu ĉi sistemo estas temperado egala, sed modernaj scienculoj sugestas, ke anstataŭe ĝi estis ia formo de bontemperado.

La unuan plenan registraĵon de la Bontemperita klavarinstrumento faris Edwin Fischer inter 1933 kaj 1936.

Eksteraj ligiloj

Angle: