Lazura Marbordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Bordo Lazura - ankaŭ nomata franca Riviero, france Côte d'Azur - estas franca mediteranea marbordo de la Ligura Maro inter la urbo Hyères ĉe la okcidento kaj la itala limo ĉe la oriento. Ĝi kovras la departementoj Alpes-Maritimes kaj Var, kaj la monaka teritorio. Ĝin ĉirkaŭas la montmasivoj de Maures, de Estérel kaj de Sudalpoj, kies kelkaj pintoj kulminas je preskaŭ 3000 m.

La zono estas tre urbaniza ĉe la bordo pro la turismo, sed pli protektata en la enlando (ekz-e en Var, en masivo de Maures). Sunan kaj varman klimaton profitas la Bordo Lazura. Nico kun sia internacia flughaveno estas rigardata kvazaŭ la ĉefurbo de la Bordo Lazura.

La esprimon "Bordo Lazura" elkreis la franca verkisto Stéphen Liegeard en sia libro La Côte d'Azur (La Bordo Lazura) publikigata en 1887. La vorton lazuro li pruntis el la heraldikaj koloroj.


Vidu ankaŭ