Boris Hrinĉenko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Hrinc portret.gif
Boris Hrinĉenko

Hrinĉenko Boris ukraine Борис Грінченко (1863-1910) - ukraina verkisto, leksikografo, vortaristo, etnografo, historiisto, politika kaj socia aganto. Membro de Ukraina demokratia partio, fondinto de Ukraina radikala partio.

Naskiĝis en Ĥarkiva gubernio (nun - Suma provinco), laboris kiel instruisto, poste - por Ĉernihiva gubernia estraro. De 1902 loĝis kaj laboris en Kijivo. Fervore deefendis la ukrainan lingvon. Iniciatis eldonadon de populara malmultekosta ukraina libroserio. Multflanke strebis apliki la ukrainan lingvon en ĉiujn sferojn de homa agado. Kompilis kaj redaktis 4-voluman "Vortaron de ukraina lingvo" (1907-1909). Tradukis de la germana kaj la franca. Multe verkis ankaŭ por infanoj.

Mortis en Italio, entombigita en Kijivo.

Lian rakonton "Olesja" esperantigis Viktor Pajuk (Norda gazeto, Francio).