Bosko Vinnovskaja

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Koordinatoj: 54° 16′ 18″ Nordo 48° 20′ 46″ Oriento / 54.2717 °N, 48.3460 °O / 54.2717; 48.3460 (mapo) Koordinatoj: Parametro: "scale=" estu "scale:"
Koordinatoj: Parametro: "scale=" estu "scale:"
Koordinatoj: Parametro: "scale=" estu "scale:"

Bosko Vinnovskaja
Memorlaŭbo de Gonĉarov

Bosko Vinnovskaja estas arbareto en urbo Uljanovsko (en distrikto Ĵeleznodoroĵnij), kiu estas monumento de naturo, historio kaj kulturo.

La bosko estas en Uljanovsko la lasta konserviĝinta fragmento de tilia-kverka praarbaro. En ĝi kreskas 280 specioj de plantoj kaj loĝas multaj bestoj. Tio estas insulo de antikva arbaro, mirakle saviĝinta de forhakado dum konstruado de Simbirsko-Uljanovsko.

Fine de la 18-a kaj komence de la 19-a jarcentoj la bosko nomiĝis Kindjakovskaja laŭ nomoj de ĝiaj posedantoj — riĉaj bienestroj Kindjakov-oj (inter ili plej famas Pjotr Vasiljeviĉ Kindjakov).

En la 1961-a jaro la bosko Vinnovskaja estis deklarita speciale protektata natura teritorio kaj ricevis statuson de la unua regiona naturmonumento en Uljanovska provinco.

La bosko estas menciata en la romano de Ivan Gonĉarov "Krutaĵo".

En la bosko Vinnovskaja troviĝas memorlaŭbo de Gonĉarov, starigita en 1912 okaze de 100-jariĝo de la verkisto, kaj du akvofontoj, kiujn urbanoj uzas por preni akvon. En 2008 unu el la fontoj kaj apuda lago estis malpurigita per naftoproduktoj.