Bostona tea festo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bostona tea festo

Bostona tea festo (angle Boston Tea Party) estas evento el la 16-a de decembro 1773, kiam en bostona haveno loĝantoj alivestitaj je indianoj akvenĵetis 342 kestojn da teo, kiujn transportis Brita Orienthinda Kompanio (angle East India Company). Ili protestis per tio kontraŭ plialtigo de imposto por teo, kiun postulis Granda Britio.

Ekzistas Usona mito ke la Bostona Tea Festo temis pri protesto kontraux imposta plialtigito. Reale, la kosto de teo malpliigxis per la Tea Akto de 1773; tiel la Brita Orienthinda Kompanio eblis subtrancxi la koston de 'nigra-merkata' teo en Nordameriko. Kvankam la teo kune kun sia imposto fiksita malpl kostis kontraux la Usona teo, laux la Townshend-aj Aktoj akcepto de la Tea Akto implicite konsentus al la ideo ke la Brita parlamento rajtus imposti la kolonianojn. Tial, la Bostona Tea Festo staris kontraux Britaj impostoj mem, ne necese kontraux la teaj impostoj.

La bostona tea festo estis preludo de batalo de usonaj kolonioj kontraŭ Britio, kiu gvidis al sendependeco de Usono.

Vortludante pri la fakto, ke la angla vorto "Party" povas signifi aŭ "Festo" aŭ "Partio", dekstrema fakcio de la Respublikana Partio aktuale nomas sin la Tepartio.